< pagina principale
Cerca 
 
Grande dizionario italiano-esperanto Info Info   xml xml   Abbreviazioni   Primi %d Primi 10   Commenti Commenti   Accesso Accesso
A B C D F G I J L M O P R S T V
C. CA CO CR CU
cacciare


1 (dare la caccia)
ĉas(ad)i; ~ con l’arpione: ĉasi per harpuno; ~ balene: ĉasi balenojn; ~ di frodo: ŝtelĉasi; ~ col laccio: laĉoĉasadi; li cacciavano peggio dei lupi colle pistole e le carabine (Verga): oni lin ĉasas pli ol lupon per pistoloj kaj karabenoj (PD); per i vichi marini nell’ambigua sera cacciava il vento tra i fanali preludii dal groviglio delle navi (Campana): tra l’ marvilaĝoj en la ambigua vesper’ la vento ĉasis tra l’ lanternoj preludojn el la ŝipoj kunplektitaj (Min.C);

2 (inseguire per catturare)
ĉasi; persekuti; postkuri; (post)peli; questi pareva a me maestro e donno, cacciando il lupo e ‘ lupicini al monte per che i Pisan veder Lucca non ponno (Dante): ĉi tiu ŝajnis majstro kaj sinjoro, ĉasante lupon kaj idojn sur monto Pizanojn malhelpanta vidi Lukkan (Pet); sonĝe, ĉi tiu, ĉef’ de ĉas’ markiza, lupon, lupidojn pelis sur la monto, pro kiu ne videblas Lucca el Pisa (Kal); kiel ĉasestro, tiu ĉi malica, lupon kaj idojn pelis sur la monto, post kiu Lucca kaŝas sin de Pisa (Dondi);

3 (espellere)
eksigi; ekzili; elĵeti; elpeli; elpuŝi; forĉasi; forigi; forpeli; forpuŝi; ĵeti eksteren; ~ di casa: elpeli/ forpeli de/ el la domo/ hejmo/ loĝejo; a me mi dispiace più di voi, di cacciarvi fuori della vostra casa (Verga): mi bedaŭras pli ol vi, ke mi devas vin forpeli de via domo (PD); ~ dal corso: eksigi/ elpeli/ forigi/ forpeli el la kurso/ staĝo; elkursigi; ~ i demoni: elpeli demonojn; ~ da un partito: forpeli el partio; abbiamo visto uno che cacciava i demoni nel tuo nome, e glielo abbiamo vietato, perché non veniva con noi (NT): ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo, kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin; ni vidis iun, kiu povis elpeli demonojn pere de via nomo, kaj ni volis malpermesi tion al li, ĉar li ne sekvas nin; ni vidis iun elĵeti demonojn en via nomo, kaj ni malpermesis tion, ĉar li en sekvas nin; andò predicando nelle loro sinagoghe per tutta la Galilea e cacciando i demoni (NT): li iris predikante en iliaj sinagogoj tra la tuta Galileo, kaj elpelante la demonojn; li trairis la tutan Galileon, predikante en la sinagogoj kaj elpelante la demonojn; en tuta Galileo li iris heroldi en iliaj sinagogoj, kaj la demonojn li elĵetis; cacciavano molti demoni, e ungevano di olio molti infermi e li guarivano (NT): ili elpeladis multajn demonojn, kaj ŝmiradis per oleo multajn malsanulojn kaj ilin sanigadis; ili elpelis multajn demonojn kaj resanigis multajn malsanulojn, ŝmirante ilin per oleo; multajn demonojn ili elĵetis, kaj per oleo ili ungventis multajn malsanulojn kaj sanigis tiujn; egli caccia i demoni per mezzo del principe dei demoni (NT): per la estro de la demonoj li elpelas demonojn; li demonojn elpelas per la estro mem de la demonoj; helpe de la estro de l’ demonoj li elĵetas demonojn; tiu ĉi elĵetas la demonojn helpe de Beelzebul, la demonestro; Gesù sentì dire che l’avevano cacciato fuori, e incontratolo gli disse (NT): Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin, kaj trovinte lin, li diris al li; Jesuo renkontis tiun, kiu antaŭe estis blindulo, kaj, sciante, ke oni forpelis lin el la sinagogo, Li diris al li; Jesuo aŭdis, ke oni lin elpelis, kaj, lin renkontante, li demandis lin; Jesuo aŭdis, ke oni ĵetis lin eksteren, kaj kiam li retrovis lin, li diris; guarì molti che erano affetti da varie malattie, e cacciò molti demoni (NT): li sanigis multajn, kiuj malsanis je diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; Jesuo sanigis multajn, kiuj suferis pro diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn; li sanigis multajn, kiuj suferis je plej diversaj malsanoj, kaj multajn demonojn li elĵetis; ho detto ai tuoi discepoli di cacciarlo, ma non ci sono riusciti (NT): mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin, kaj ili ne povis; mi petis viajn disĉiplojn elpeli la spiriton, sed ili ne sukcesis; mi petis viajn lernantojn, ke ili elĵetu lin, sed ili ne povis; i giudei si erano già messi d’accordo che se qualcuno lo avesse riconosciuto come il Cristo, venisse cacciato dalla sinagoga (NT): la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo; la judoj decidis, ke, se iu konfesos, ke Jesuo estas la Mesio, li estu forigita el la sinagogo; la judoj jam decidis, ke kiu konfesos lin Kristo, tiu estas elpelata el la sinagogo; la judajaj decidis, ke ĉiun, kiu rekonus lin kiel Mesion, ili elĵetos el la sinagogo; lo cacciarono fuori (NT): ili ĵetis lin eksteren; ili forpelis lin eksteren; ili lin elpelis el la sinagoga komunumo; lo pregava di ~ il demonio dalla figlia (NT): ŝi petis lin, ke li elpelu la demonon el ŝia filino; ŝi preĝpetis, ke li elpelu la diablon el ŝia filino; ŝi petis lin, elĵeti la demonon el ŝia filino; ne costituì dodici, perché stessero con lui, e per mandarli a predicare e perché avessero il potere di ~ i demoni (NT): li elektis dek du, por ke ili estu kun li, kaj por ke li dissendu ilin por prediki, kaj por havi aŭtoritaton elpeli demonojn; li faris dekduon por akompani lin, kaj por elsendi ilin heroldi, kaj ili ricevis aŭtoritatecon elĵeti demonojn; nel mio nome cacceranno i demoni (NT): en mia nomo ili elpelos demonojn; alvokante mian nomon ili elĵetos demonojn; en mia nomo demonojn ili elĵetos; perché noi non abbiamo potuto cacciarlo? (NT): kial ni ne povis elpeli ĝin?; pro kio ni ne povis elpeli ĝin?; kial ni ne kapablis elĵeti ĝin?; risorto al mattino, il primo giorno della settimana, apparve prima a Maria di Magdala, dalla quale aveva cacciato sette demoni (NT): leviĝinte frue en la unua tago de la semajno, li aperis unue al Maria Magdalena, el kiu li elpelis sep demonojn; post kiam frumatene en la unua tago de la semajno li restariĝis, unue li aperis al Maria Magdalena, el kiu sep demonojn li estis elĵetinta; se io caccio i demoni in nome di Beelzebub, i vostri figli in nome di chi li cacceranno? (NT): se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin?; se mi elpelas demonojn per Baal-Zebub, la ĉefdemono, per kio do ilin elpelas viaj anoj?; se mi elĵetas la demonojn helpe de Beelzebul, do helpe de kiu elĵetas ilin viaj filoj?; se io caccio i demoni per virtù dello Spirito di Dio, allora il regno di Dio è giunto tra voi (NT): se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin; se per la Spirito de Dio mi elpelas la demonojn, tio signifas, ke jam alvenis al vi la regno de Dio; se helpe de l’ spirito de Dio mi elĵetas la demonojn, do tiam, ŝajne, la regno de Dio sin montras inter vi; Signore, Signore, non abbiamo noi profetato nel tuo nome, e nel tuo nome abbiamo cacciato demoni, e nel tuo nome abbiamo fatto molti miracoli? (NT): Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetis en via nomo, kaj en via nomo elpelis demonojn, kaj en via nomo faris multajn potencaĵojn?; Sinjoro, Sinjoro, Vi scias, ke ni parolis en via nomo, kaj en via nomo ni elpelis demonojn, kaj en via nomo ni faris multajn mirindaĵojn; Sinjoro, Sinjoro, ĉu ni ne profetadis vianome, ĉu ni ne elĵetis demonojn vianome, ĉu ni ne faris fortaĵojn multajn vianome?; al bosco si tenne Diana, ed Elice caccionne che di Venere avea sentito il tosco (Dante): en l’ arbaro Diana restis kaj Helicen pelis, sentintan jam venenon de Venuso (Pet); Diana restis en la bosko, kaj pelis for Elica, kies koron Venus’ venenis (Dondi); caccianli i ciel per non esser men belli, né lo profondo inferno li riceve, ch’alcuna gloria i rei avrebber d’elli (Dante): pelas ilin Ĉiel’, ĝi malbeliĝus, Infero ne akceptas, ĉar havigus ili iom da glor’ al la krimuloj (Pet); ekzilis la ĉiel’ por ne malbeli, rifuzis ilin ankaŭ la infero, por gloron de misuloj ne akceli (Kal); ekzilas la ĉiel’ por ne malbeli (Dondi); così ha tolto l’uno a l’altro Guido la gloria de la lingua, e forse è nato chi l’uno e l’altro caccerà del nido (Dante): same forprenis unu de l’ alia Gŭido gloron de l’ lingvo, kaj naskiĝis eble kiu el nesto pelos ambaŭ (Pet); derabis unu Guido de l’ alia la lingvogloron, eble vivas homo, pelonta ambaŭ for el nest’ ilia (Dondi); dopo lunga tencione verranno al sangue, e la parte selvaggia caccerà l’altra con molta offensione (Dante): ili, post kunpuŝo longa, venos al sango, kaj parti’ sovaĝa l’ alian pelos kun ofendo granda (Pet); longe daŭros la duelo, ĝis la parti’ sovaĝa venkos sange, kaj la alian punos per forpelo (Kal); post longa lukto fluos sang’ en fino, kaj la parti’ sovaĝa venkon prenos, puŝante la kontraŭan al ruino (Dondi); lo corpo ond’ella fu cacciata giace giuso in Cieldauro, ed essa da martiro e da essilio venne a questa pace (Dante): pelita ĝi el korpo, kiu kuŝas en Ĉieldaŭro, al ĉi tiu paco venis el martirado kaj ekzilo (Pet); la korp’, el kiu oni lin forĉasis, ripozas en Cieldoro, el korŝiro kaj el ekzil’ li al ĉi paco pasis (Dondi); s’ei fur cacciati, ei tornar d’ogne parte l’una e l’altra fiata (Dante): kvankam pelitaj, ili ja revenis el ĉie ambaŭ fojojn (Pet); ekzilaj, ili ja revenis tamen je l’ unu foj’ kaj dua (Kal); pelite, unu kaj du fojojn certe ili revenis (Dondi); vidi quel Bruto che cacciò Tarquino (Dante): jen Bruto, forpelinta Tarkvinion (Pet); Bruto, forpelinto de Tarkvino (Kal); jen Bruto, forpelinto de Tarkvino (Dondi); funne cacciato Antioco (Machiavelli): de ĝi Antioko estis forpelita (Min.C); Guido Ubaldo, duca di Urbino, ritornato nella sua dominazione, donde da Cesare Borgia era suto cacciato, ruinò funditus tutte le fortezze di quella provincia (Machiavelli): Guido Ubaldo, duko de Urbino, reveninte al sia princolando, el kiu li estis elpelita de Cesare Borgia, detruis ekde la fundamento ĉiujn fortikaĵojn de tiu sia provinco (Min.C); l’anno che Ggesucristo o er Padreterno cacciò cquel’angelacci mmaledetti, tanti che nun agnedero a l’inferno rimaseno pell’aria su li tetti (Belli): kiam Jesuo aŭ la Eternulo forpelis fianĝelojn de l’ ĉielo, multaj eskapis el infera brulo kaj vagas en aer’ je domnivelo (Pis); erano stati costretti a cacciarlo fuori dell’uscio colla scopa (Verga): ili devis per balailo forĵeti lin (PD); ‘Ntoni, vistosi ~ in quel modo sulla strada, tirò fuori tanto di coltello (Verga): ‘Ntoĉjo, vidante sin elpelata tiamaniere surstraten, eltiris poŝtranĉilon (PD);

4 (licenziare)
eksigi; maldungi;

5 (scacciare)
ekzili; (el)peli; (el)puŝi; forigi; (for)peli; (for)puŝi; (for)sendi; peli/ puŝi eksteren; ~ via a calci: forpeli/ forpuŝi/ forregali piedbate/ per piedbatoj/ piedfrape/ per piedfrapoj; volete scommettere che vi caccio fuori tutti a calci? (Verga): ĉu vi vetas, ke mi forpelos vin ĉiujn per piedfrapoj? (PD); cantava per ~ la paura: li kantadis por forpeli/ forpuŝi timon; ~ via come un cane: elpeli/ forpeli kiel sentaŭgulon; ~ via come un cane rognoso: elpeli/ forpeli kiel favan hundon; ~ via a pedate: forpeli/ forpuŝi/ forregali piedbate/ per piedbatoj/ piedfrape/ per piedfrapoj; anche i nostri padri con Giosuè la portarono a loro volta quando presero possesso delle nazioni che Dio cacciò davanti a loro (NT): ĝin ankaŭ niaj patroj siavice enportis kun Josuo, kiam ili eniris en la posedaĵon de la nacioj, kiujn Dio forpuŝis antaŭ niaj patroj; cacciati tutti fuori, prese con sé il padre e la madre della fanciulla e quelli che erano con lui, ed entrò dove era la bambina (NT): foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino; Jesuo ordonis, ke ĉiuj eliru, kaj eniris en la ĉambron nur kun la gepatroj de la knabineto; ĉiujn li pelis eksteren, prenis la patron kaj la patrinon de la infano kaj la siajn kun si, kaj ili enpaŝis la ejon, kie kuŝis la infano; fatta una sferza di cordicelle, cacciò tutti dal tempio (NT): farinte skurĝon el ŝnuretoj, li elpelis ĉiujn el la templo; farinte skurĝon el ŝnuroj, li elpelis ĉiujn el la templo; Li, farinte vipon el ŝnuroj, forpelis ĉiujn el la sanktejo; Li, farinte vipojn el ŝnuretoj, forpelis ilin el la sanktejo; li nodis vipon el ŝnuroj kaj ĉiujn elpelis el la templo; i figli del regno saranno cacciati fuori nelle tenebre (NT): la filoj de la regno estos elĵetitaj en la eksteran mallumon; la anoj de la Regno estos forpelotaj en la eksteran mallumon; lo cacciarono fuori della città e presero a lapidarlo (NT): ili elpelis lin el la urbo, kaj ĵetis sur lin ŝtonojn; ili elpelis lin ekster la urbon, por mortigi lin per ŝtonumado; lo supplicò molto di non cacciarli dal paese (NT): li multe petegis, ke li ne forsendu ilin el la lando; insiste li petis lin, ne ekzili ilin el la regiono; li petegis, ke li ne forpelu ilin el la lando; da tutte parti saettava il giorno lo sol, ch’avea con le saette conte di mezzo ‘l ciel cacciato Capricorno (Dante): ĉien dissendis belan tagon suno, kiu forpelis jam per lumaj sagoj el mezo de l’ ĉielo Kaprikornon (Pet); disbrilis ĉie jam la plena tago, de meze de l’ ĉielo Kaprikorno estis pelita de la suna sago (Dondi); la cieca cupidigia che v’ammalia simili fatti v’ha al fantolino che muor per fame e caccia via la balia (Dante): la blinda avidem’ vin sorĉe faris al infanet’ similaj, kiu mortas malsata, kaj forpelas nutristinon (Pet); blinda avido, kiu en vi ŝvelas, vin similigas al infan’ malsata, kiu de si la nutristinon pelas (Dondi); o Roboam, già non par che minacci quivi ‘l tuo segno, ma pien di spavento nel porta un carro, sanza ch’altri il cacci (Dante): ho Roboam’, ne ŝajnas plu minaci via aspekt’, sed ĉaro ĝin forportas, antaŭ ol iu pelus, terurplenan (Pet); vi ne aspektis en minaca staro, kvankam ne forpelita, Roboamo, tamen kun tim’ vi fuĝis sur la ĉaro (Dondi); questi la caccerà per ogne villa, fin che l’avrà rimessa ne lo ‘nferno, là onde ‘nvidia prima dipartilla (Dante): li ĉie ŝin ĉasados pro batalo, de kie sendis ŝin envi’ unua, li ligos ŝin en la infera halo (Wüster); ĉi tiu ŝin tra ĉiuj urboj ĉasos, ĝis kiam li inferen ŝin repuŝos, el kie ŝin envi' unue tiris (Pet); li pelos ĝin tra ĉiu urb’ kaj valo, ĝis li ĝin puŝos al Infer’, de kie ĝin Pra-Envio sendis por fatalo (Kal); ĝi ĉie ĝin forĉasos al returno kaj ĝin repuŝos fine en inferon, kie ĝin sendis praenvi’ al sturmo (Dondi); quivi le brutte Arpie lor nidi fanno, che cacciar de le Strofade i Troiani con tristo annunzio di futuro danno (Dante): tie l’ Harpioj malbelegaj nestas, kiuj Trojanojn el Strofadoj pelis, malĝojajn malutilojn anoncante (Pet); Harpioj brutaj nestis arbopinte, kiaj trojanojn, per aŭguro morna, forpelis de l’ Strofadoj terurinte (Kal); estas Harpioj en la arbaj nestoj, pelintaj kun aŭguro de damaĝo trojanojn de Strofadoj per molestoju (Dondi); era passato in Grecia Antioco, messovi dalli Etoli per cacciarne Romani (Machiavelli): estis enirinta Grekion Antioĥo, vokita de la Etoloj por elpuŝi de tie la romianojn (Min.C); pensò a guadagnarsi Bologna e spegnere e’ Viniziani et a ~ Franzesi di Italia (Machiavelli): li zorgis por konkeri Bolonjon, venki la venecianojn kaj forpuŝi la francojn el Italio (Min.C); si volse ad una pietosa crudeltà, cacciando e spogliando, el suo regno, de’ Marrani (Machiavelli): li sin turnis al kruelaĵo maskita kiel pieco, elpelante kaj spoliante de ilia regno la nekonvertiĝintajn hebreojn (Min.C); suonan gli antri marini allo incalzato scalpito della zampa, che caccia polve e sassi in sua traccia (Foscolo): sonoras grotoj maraj per eĥo de batanta kur’ de l’ pied’ akcelanta polvon, ŝtonojn pelanta (Cont); le due parti s'adoperavano presso l’imperator Ferdinando II, la prima perché accordasse l'investitura al nuovo duca, la seconda perché gliela negasse, anzi aiutasse a cacciarlo da quello Stato (Manzoni): ambaŭ partioj klopodadis ĉe imperiestro Ferdinando la 2-a, unu por ke li havigu investituron al la nova duko, la alia por ke li rifuzu ĝin, kaj eĉ helpu por lin forpeli de tiu Ŝtato (Cadei); via ci cacciaron come can tignosi (Carducci): nin ili elpelis kiel hundojn favajn (Kal); spesso muteno sito, e ccaccia spesso er vago grosso er vago piccinino (Belli): okazas lokoŝangoj ofte drame, malgrandan ŝovas granda kun facilo (Pis);

6 (respingere)
ekskludi; elĵeti; forĵeti; forpuŝi; repuŝi; colui che viene a me, non lo caccerò via (NT): tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos; kiuj venas al mi, tiujn mi ne ekskludas;

7 (gettare)
elĵeti; forĵeti; ~ in galera/ prigione: ĵeti en karceron/ malliberejon/ prizonon; mettiti d’accordo presto con il tuo avversario, mentre sei per strada, perché l’avversario non ti consegni al giudice, e il giudice alla guardia, e tu venga cacciato in prigione (NT): konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon; rapide repaciĝu kun li, dum vi estas ankoraŭ sur la vojo, ĉar li povos transdoni vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la gardistoj, por ke vi ne estu ĵetata en malliberejon;

8 (infilare dentro)
enigi; enmeti; enŝovi; ~ la mano in tasca: enigi/ enmeti/ enŝovi la manon en la poŝon; enpoŝigi la manon; Piedipapera cacciava le mani nel mucchio dei lupini e li mostrava a Dio e alla Madonna, chiamandoli a testimoni (Verga): Anserpiedulo enmetis la manojn en la amason de lupenoj kaj montris ilin al Dio kaj al la Madono, ilin alvokante kiel atestantojn (PD);

9 (tirare fuori)
eligi; elmeti; elpuŝi; elŝovi; eltiri; caccia la lingua!: elpuŝu/ elŝovu la langon!; ripeteva Piedipapera, cacciando fuori tanto di lingua dietro le spalle di padron ‘Ntoni (Verga): ripetis Anserpiedulo, elŝovante la tutan langon malantaŭ la ŝultroj de mastro ‘Ntono (PD); quel che giacea, il muso innanzi caccia, e li orecchi ritira per la testa come face le corna la lumaccia (Dante): la nazon la kuŝant’ antaŭen pusas, kaj l’ orelojn retiras en la kapon, kiel faras kun kornoj la limako (Pet); l’ alia buŝon per karn-antaŭĵeto pintigas, kaj orelojn per reŝovo forkaŝas, kiel kornojn limaketo (Kal); la rostron la kuŝant’ antaŭen pelas (Dondi); ammalappena c’ho ccacciato er viso da la finestra, ho ffatto stammatina (Belli): tuj kiam ĉi-matene kun surprizo mi el fenestro miris tagan helon, ekkriis mi (Brocc);

10 (tirare fuori di tasca)
eligi; elpoŝigi; eltiri, ~ il coltello: elpoŝigi/ eltiri la tranĉilon; ~ di tasca il fazzoletto: elpoŝigi la naztukon; caccia i soldi!: for la monon!;

11 (cavare)
elpiki; elŝiri; eltiri; ti caccio gli occhi!: mi elpikos/ elŝiros al vi la okulojn!;

12 (mettere)
meti; dove hai cacciato la mia penna?: kie vi metis mian plumon?;

13 (nascondere)
kaŝi; dove l’hai cacciato?: kie vi kaŝis ĝin?;

14 (emettere)
eligi; ellasi; ~ un grido: ellasi krion; krii; ~ un urlo: ellasi krion; krii;

15 (conficcare)
enbati; enmeti; enpiki; ~ un chiodo nel muro: enbati/ enmeti najlon en la muron; a quella vista, Lodovico, come fuor di sé, cacciò la sua nel ventre del feritore, il quale cadde moribondo (Manzoni): ĉi tion vidinte, Lodovico, kvazaŭ freneza, enpikis la sian en la ventron de la vundinto, kiu falis mortante (Cadei);

16 (ficcare dentro)
(en)ŝovi; caccia tutto qui dentro!: enŝovu ĉion ĉi tien!; ~ il naso dappertutto: ŝovi la nazon en fremdan vazon; s’alzò dal suo seggiolone, e cacciò le mani in quel caos di carte, rimescolandole dal sotto in su, come se mettesse grano in uno staio (Manzoni): li leviĝis el sia seĝego, kaj enŝovis la manon en tiun ĥaoson el paperoj, miksante ilin desube supren, kvazaŭ li ŝutus tritikon en grenujon (Cadei);

17 (mettere in testa)
enbati; enmeti; enpremi; enŝovi; ~ in capo/ testa: enbati/ enmeti/ enpremi/ enŝovi al si en la/ en sian kapon;

18 (spingere)
(al)premi; peli; puŝi; ~ qn contro il muro: alpremi iun al la muro; puŝi iun kontraŭ la muron; lo villanello prende suo vincastro e fuor le pecorelle a pascer caccia (Dante): vilaĝaneto reprenas vergon, kaj al paŝtejo la safetojn pelas (Pet); kampulo prenas la bastonon, elpelas gregon, ke paŝtiĝu jam ĝi (Kal); la kampulo tuj kun la bastono puŝas la gregon al paŝtej’ por manĝi (Dondi); quando ve l’ebbe cacciato, aprì, chiamò la serva, e le disse (Manzoni): tien puŝinte, li malfermis, vokis la servistinon, kaj al ŝi diris (Cadei);

19 (incalzare)
peli; urĝi; io non posso ritrar di tutti a pieno, però che sì mi caccia il lungo tema, che molte volte al fatto il dir vien meno (Dante): pri ĉiuj mi ne povas elraporti, ĉar tiel urĝas min la longa temo, ke ofte mankas al la fakt’ la diro (Pet); sed nomi ĉiujn, vana entrepren’, min urĝas longa tem’, la interpreto devas postresti faktojn malgraŭ pen’ (Kal); ne eblas skribi ĉiujn ĉi en pleno, la longa temo la intencon bridas, ne laŭas faktoj al raporta peno (Dondi); chissà dove lo cacciano (Verga): kiu scias kien oni pelas ĝin (PD); ei gli piantava le unghie negli occhi, e lo cacciava in fondo alla bottega (Verga): li enpikis siajn ungojn en liajn okulojn, kaj lin pelis en la fundon de la laborejo (PD); Rocco, che tutti i giorni bisognava andare a cercare di qua e di là, per le strade e davanti la bettola, e cacciarlo verso casa come un vitello vagabondo (Verga): tiu Roko, kiun ĉiutage oni devas serĉi tie kaj tie, tra la stratoj aŭ antaŭ la drinkejo, kaj lin peli hejmen kiel vagabondan bovidon (PD);

20 (in proverbi)
===; a ~ due lepri in una volta, una scappa, l’altra volta (lepores duos insequens neutrum capit; qui binos lepores una sectabitur hora, non uno saltem, sed saepe carebit utroque): kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun; kiu du leporojn pafas, neniun trafas; per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras; a ~ un morto di casa ci bastano quattro vivi, per cacciarne uno vivo, ce ne bisognano quarantaquattro: ===; a tavola che non sei invitato, non andar che sarai cacciato (deviat a sede non invitatus in sede): gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto; gast’ en tempo malĝusta estas tre malbongusta; gasto nepetata restas malsata; por gasto nepetita mankas kulero; por ne invitita gasto restas nur osto; por ne petita gasto restas nur osto; aiuta il povero, e caccia il mendico: ===; allegria, ogni male caccia via (animi laetitia interdum corporis dolores mitigat/ S.Gerolamo; animus gaudens aetatem floridam facit): gaja koro estas saniga; ĝoja koro estas saniga; kontraŭ ĉagreno helpas bona mieno; kontraŭ doloro helpas bona humoro; rido estas saniga; rido sanigas; venas la sano el kora gajeco; amore è dentro e non ve n’accorgete, lo volete ~ e non potete: ===; amore nuovo caccia amore vecchio: amo nova forgesigas malnovan; amo nova malnovan forpuŝas; oni elbatas kojnon per kojno kaj amon per amo; pro amo nova oni forgesas malnovan; unu amo alian forpuŝas; asino di montagna, caccia cavallo di stalla: ===; ben si caccia il diavolo, ma Satana ritorna: pelu mizeron tra l’ pordo, ĝi revenos tra l’ fenestro; buono studio e buona cura, cacciano e rompono mala ventura: ===; casa ospitale, caccia fuori il suo padrone: ===; cattivo quell’ospite che caccia di casa il padrone: ===; chi asino caccia e donne mena, se crede di arrivare a desinare non arriva neanche a cena: ===; chi due lepri caccia, l’una non piglia e l’altra lascia; chi due lepri caccia, talvolta piglia l’una e spesso niuna; chi due lepri caccia, una fugge e l’altra scappa; chi due lepri caccia, una non piglia e l’altra scaccia (lepores duos insequens neutrum capit; qui binos lepores una sectabitur hora, non uno saltem, sed sdaepe carebit utroque): de elekto tro multa, plej malbona rezulto; kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan; kiu elektas tro multe ricevas nenion; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun; kiu du leporojn pafas, neniun trafas; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte; kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon; kiu tro alte svingas, nenion atingas; kiu tro deziras, nenion akiras; kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas; kiu tro multe deziras, nenion akiras; tro elektema ricevas nenion; tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj; tro postulema kaptas nenion; tro saltas la rato, ĝin kaptas la kato; chi lavora, caccia i cattivi pensieri: ===; chi mette l’asino in casa, ne sarà cacciato fuori: ===; chi non caccia, nulla prende: dormemulo havas sur si nur ĉifonaĵojn; en la buŝon de dormanta kato ne venas muso; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras; kion vi pripenas, tio al vi venas; kiu amas honoron, amu laboron; kiu amas la liton, ne akiros profiton; kiu kuraĝe aliras, facile akiras; kiu laboron evitas, bonon ne vidas; kiu mem ne penas, nenio al li venas; kiu ne ŝvitas, ne profitas; kiu rigardas ĉielon, maltrafas sian celon; kiu tro ripozas, baldaŭ almozas; kiu volas panon, ne dorlotu la manon; laboro fortigas, ripozo putrigas; longa dormado ŝuldojn kreskigas; lupo dormanta ŝafon ne kaptas; ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; ne atendu ke la okazo venu al via nazo; ne gutas mielo el la ĉielo; ne laciĝos mano, ne fariĝos pano; ne venas honoro sen laboro; ne venas rato mem al kato; ne venas rato mem al la kato; ne venos rato mem al la kato; nenia ĝuo sen enuo; rostita kolombeto ne flugos al buŝeto; se vi ne penos, venko ne venos; sen laboro ne venas oro; sen laboro nenia gloro; sen lukto nenia frukto; sen peno, nenia beno; chi ti porti dentro, ti caccia fuori: ===; chi va alla festa e non è invitato, ben gli sta se n’è cacciato; chi va alla festa e non è invitato, ben gli sta se ne è cacciato; chi va alle nozze senza essere invitato, ben gli sta se n’è cacciato (deviat a sede non invitatus in sede): gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto; gast’ en tempo malĝusta estas tre malbongusta; gasto nepetata restas malsata; por gasto nepetita mankas kulero; por ne invitita gasto restas nur osto; por ne petita gasto restas nur osto; con il bastone si caccia il somaro, con il puntore il bue e il mulo, con la verga e con lo sprone il cavallo: ===; conserva e metti in cuore, quando è tempo caccia fuori: ===; Cupido, quello di fuori caccia quello di dentro: ===; fa buon raccolto chi caccia giù la vanga: ===; finché abbiamo siamo voluti, ma quando non abbiamo più, siamo cacciati (inopi nullus amicus; mendico ne parentes quidem amici sunt; qui nil habet, huic nullus amicus adest; si cares aere, cupiet te nemo videre; si fortuna perit, nullus amicus erit; si fueris pauper, quis tibi amicus?): ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; malriĉulo amikojn ne havas; malriĉulo havas malgrandan parencaron; malriĉulo parencojn ne havas; sako mizeras, amik’ malaperas; sako ne sonas, amiko ne konas; se al iu malprosperas, amikoj malaperas; se la sako mizeras, amikoj malaperas; se riĉulo malprosperas, amikoj malaperas; se riĉulo malsukcesas, amikoj forgesas; i falsi amici, corrono con le lepri e cacciano coi cani; i falsi amici, corrono con le lepri e cacciano con i cani: ===; i giovani cacciano via i vecchi: ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas; i ladroni cacciano i ladruncoli (sacrilegia minuta puniuntur, magna in triumphis feruntur/ Seneca): groŝon ŝtelis, ho ŝtelisto, milojn ŝtelis, financisto; ŝteletiston oni batas, ŝtelegiston oni ŝatas; ŝtelis nur moneron, atendas lin karcero, ŝtelis milionon, titolo de barono; i Santi nuovi cacciano i vecchi: ĉion novan oni ŝatas, malnovan oni forbatas; il bisogno ti caccia dalla tana (miseris venit solertia rebus): bezono akrigas spriton; bezono donas spriton; bezono estas plej forta ordono; bezono saĝon akrigas; instruas mizero manĝi panon sen butero; malsato akrigas spriton; malsato donas spriton; malsato estas pli forta ol timo; mizero donas spriton; mizero faras lerta; mizero faras lerta, mizero faras sperta; mizero havas talentan kapon; mizero instruas; mizero piedojn sanigas, kolon elastigas; mizero saĝon akrigas; neceso akrigas spriton; neceso donas spriton; neceso faras lerta; neceso instruas; neceso rapidigas; neceso saĝon akrigas; neceso urĝas rapidi; per bezono venas mono; per bezono venas mono; pli efike ol bato pelas malsato; se malsato turmentas, lupo timon ne sentas; se stomako doloras, kapo laboras; il buon mercato caccia i denari dalla borsa, il buon parlare leva il cuore dal petto: kio kostas malmulte, kostas plej kare; kio kostas malmulte, valoras malmulte; kio malmulte kostas, malmulte valoras; kio multe kostas, multe valoras; il cane non può portar la soma, e l’asino non può cacciar la lepre: birdo kantas laŭ sia beko; ĉiu birdo kantas laŭ sia beko; ĉiu sekvas sian naturon; difekto donita de l’ sorto daŭras ĝis la morto; ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo; hundo bonrasa estas bona por ĉaso; kia naskiĝis, tia fariĝis; kia naskiĝis, tia grandiĝis; kien ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras; kiu lupo naskiĝis, vulpo ne fariĝos; kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo; komenca inklino daŭras ĝis la fino; lupo sopiras, al arbaro sin tiras; lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn; nigran kornikon sapo ne blankigos; nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron; plej juna katido musojn jam pelas; plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo; vane oni kaŝas sian devenon; vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas; il chiodo nuovo caccia il vecchio: kojno nova malnovan elbatas; kojno nova malnovan forpuŝas; najlo nova malnovan elbatas; najlo nova malnovan forpuŝas; oni elbatas kojnon per kojno; Satano elpelas Satanon; unu kojno alian elbatas; unu kojno alian forpuŝas; unu malbono alian forpuŝas; unu najlo alian elbatas; unu najlo alian forpuŝas; unu vundo alian kuracas; il diavolo vuol ~ le corna dappertutto; il diavolo vuole ~ le corna dappertutto: ===; il soverchio ragionare caccia la ragione: de tro da racio krevas la kranio; in quella casa dove non sei invitato, non entrarci, ché ne sarai cacciato (deviat a sede non invitatus in sede): gast’ en tempo malĝusta estas ŝtono sur brusto; gast’ en tempo malĝusta estas tre malbongusta; gasto nepetata restas malsata; por gasto nepetita mankas kulero; por ne invitita gasto restas nur osto; por ne petita gasto restas nur osto; l’allegria, ogni mal la caccia via; l’allegria, ogni male caccia via (animi laetitia interdum corporis dolores mitigat/ S.Gerolamo; animus gaudens aetatem floridam facit): gaja koro estas saniga; ĝoja koro estas saniga; kontraŭ ĉagreno helpas bona mieno; kontraŭ doloro helpas bona humoro; rido estas saniga; rido sanigas; venas la sano el kora gajeco; l’amore nuovo caccia il vecchio fuori: amo nova forgesigas malnovan; amo nova malnovan forpuŝas; oni elbatas kojnon per kojno kaj amon per amo; pro amo nova oni forgesas malnovan; unu amo alian forpuŝas; l’ingordo cane che due lepri caccia, ben presto d’ambedue perde la traccia (lepores duos insequens neutrum capit; qui binos lepores una sectabitur hora, non uno saltem, sed saepe carebit utroque): de elekto tro multa, plej malbona rezulto; kiu avidas pli bonan, perdas plej bezonan; kiu elektas tro multe ricevas nenion; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun; kiu du leporojn pafas, neniun trafas; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte; kiu serĉas marcipanon, perdas sian panon; kiu tro alte svingas, nenion atingas; kiu tro deziras, nenion akiras; kiu tro forte la manon svingas, nenion atingas; kiu tro multe deziras, nenion akiras; tro elektema ricevas nenion; tro grandaj kalkuloj kondukas al nuloj; tro postulema kaptas nenion; tro saltas la rato, ĝin kaptas la kato; la botte caccia il vino che ci metti: kiel oni sternas, tiel oni dormas; kion vi pripenas, tio al vi venas; kion vi semas, tion vi rikoltos; la carne del collo, i matti la cacciano e i savi la prendono: ===; la fame caccia il lupo dal bosco; la fame caccia il lupo dalla tana; la fame caccia il lupo fuori della tana; la fame caccia il lupo fuori della tana e gli fa fare gran lavoro: bezono estas plej forta ordono; malsato donas spriton; malsato estas pli forta ol timo; pli efike ol bato pelas malsato; se malsato turmentas, lupo timon ne sentas; la musica caccia le lacrime e rallegra il cuore: ===; la pecora fa il debito, e la pecora lo caccia: ===; la polvere caccia la palla: ===; la sventura non caccia vero amico (amicum an nomen habeas, aperit calamitas/ Publilio Siro; amicus certus in re incerta cernitur/ Ennio; ut fulvum spectatur in ignibus aurum, tempore sic duro est inspicienda fides/ Ovidio;vis experiri amicum? calamitosus fias/ Varrone): amikon montras malfeliĉo; fajro provas la oron, malfeliĉo la amikon; fajro provas la oron, mizero la koron; la volpe caccia il pelo, ma il vizio non lo lascia: ĉiu sekvas sian naturon; difekto donita de l’ sorto daŭras ĝis la morto; difekton de naturo ne kovros veluro; ĝibulo ĝis morto restos ĝibulo; kien ajn rano iras, ĝi ĉiam marĉon sopiras; lupo sopiras, al arbaro sin tiras; lupo ŝanĝas la harojn, sed ne la farojn; nutru lupon plej sate, li ĉiam serĉas arbaron; plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo; rano eĉ en palaco sopiras pri marĉo; vulpo mienon ŝanĝas, sed plue kokidojn manĝas; mal si caccia coi cani svogliati; mal si caccia con i cani svogliati (invitis canibus venator nil capit ullus; invitis bobus numquam trahitur bene currus; qui subit invitus, bene nil agit ille, laborem; stultitiast venatum ducere invitas canes/ Plauto): ===; mal si insegna a ~ al cane (delphinum natare, vel aquilam volare docet; stultissimum quippe est, docere quod noverit ille quem doceas/ S.Girolamo): al kokino la ovo lecionojn ne donu; al la fiŝo ne instruu naĝarton; fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo; lecionoj al profesoro estas vana laboro; ne bezonas la kapo konsilon de kruroj; ne prediku knabino al via patrino; ovo kokinon ne instruas; nasci fortunato, gettati a mare, e il mare ti caccia fuori: al feliĉulo eĉ koko donas ovojn; bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas; feliĉo leĝon ne konas; fortuno, kaj dormu; kiun favoras la sorto, por tiu eĉ koko estas ovoporta; kiun feliĉo subtenas, al tiu mem ĉio venas; kiun la sorto karesas, al tiu ĉio sukcesas; kiun la sorto karesas, tiu sukcesos; ne naskiĝu riĉa, naskiĝu feliĉa; non accoglier l’ospite è vergogna, cacciarlo è crudeltà (turpius eicitur, quam non admittitur hospes/ Ovidio): ===; non è il legno della barcaccia, ma è la fede che mi caccia: ===; non tutti quelli che soffiano nel corno cacciano lepri (nec coquus in cultro, nec virgo crine probatur, nec omnis venator est qui cornua sufflat; non est venator, quivis per cornua flator; non omnes qui habent citharam sunt citharoedi/ Varrone; non omnes sancti qui calcant limina templi; non sunt omnes venatores): armilo soldaton ne faras; ne ĉio griza estas lupo; ne ĉio utilas, kio brilas; ne ĉiu armito estas soldato; ne ĉiu bojato estas ŝtelisto; ne ĉiu ĝibulo estas sanktulo; ne ĉiu hundo bojanta estas hundo mordanta; ne ĉiu papereto estas banka bileto; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero; ne sufiĉas armo por esti ĝendarmo; ŝajno trompas; ŝajnon ne fidu, juĝi ne rapidu; ogni donna è casta, se non ha chi la caccia (casta est, quam nemo rogavit/ Ovidio): ===; pane con gli occhi, cacio senz’occhi e vino che ti cacci gli occhi: ===; per cacciar via un morto ce ne vogliono quattro, figurati per ~ un vivo; per ~ un morto ce ne vogliono quattro, per ~ un vivo ce ne vogliono ventiquattro; per ~ un morto da casa ce ne vogliono quattro vivi: ===; quando il lardo è divorato, poco val ~ il gatto (accepto damno ianuam claudit; aquas cineri infundere; grege amisso septa claudere; post factum nullum consilium): akvo post la brulo jam estas sen utilo; al fiŝ’ kuirita jam akvo ne helpos; ĝi estas kiel mustardo post la manĝo; helpos kiel hirud’ al mortinto; kiam kato jam formanĝis, forpelado ne helpos; nuksoj venis, kiam dentoj elfalis; post la batalo preĝo ne helpas; post la fino de l’ batalo oni fariĝas singarda; post morto, kuracilo jam estas sen utilo; un diavolo caccia l’altro (daemon daemone pellitur; Satanas Satanam eicit): oni elbatas kojnon per kojno; Satano elpelas Satanon (NT); unu kojno alian elbatas; unu kojno alian forpuŝas; unu malbono alian forpußas; unu najlo alian elbatas; unu najlo alian forpuŝas; un diavolo caccia l’altro, e Satana tutti; un diavolo caccia l’altro, ma uno ci resta: pelu mizeron tra l’ pordo, ĝi revenos tra l’ fenestro; un diavolo caccia un altro diavolo (daemon daemone pellitur; Satanas Satanam eicit): oni elbatas kojnon per kojno; Satano elpelas Satanon (NT); unu kojno alian elbatas; unu kojno alian forpuŝas; unu malbono alian forpuŝas; unu najlo alian elbatas; unu najlo alian forpuŝas; un’ora d’acqua caccia un anno di carestia: ===; una zeppa caccia l’altra: kojno nova malnovan elbatas; kojno nova malnovan forpuŝas; najlo nova malnovan elbatas; najlo nova malnovan forpuŝas; oni elbatas kojnon per kojno; Satano elpelas Satanon; unu kojno alian elbatas; unu kojno alian forpuŝas; unu malbono alian forpuŝas; unu najlo alian elbatas; unu najlo alian forpuŝas; unu vundo alian kuracas; uomo innamorato è un merlo al vischio, la donna è un cacciator di schioppo e rete, che va a cacciar coglioni senza fischio: ===; viene la scimmia, e caccia il padrone dalla vigna: ===;

21 (in modi di dire)
===; ~ nei guai: meti en embarason/ malfeliĉon; il presidente era andato a scavarle fuori per ~ nei guai un povero figliuolo (Verga): la prezidanto elpensis ilin por meti en malfeliĉon tiun kompatindan junulon (PD)
 Aggiorna la pagina | Aggiungi ai preferiti | Versione stampabile
< pagina principale Info | xml | Abbreviazioni | Primi 10 | Commenti | Accesso ^ inizio pagina

© 2005 Nino Vessella

 

Powered by Glossword 1.7.0